Hodiaŭ mi sonĝis tre strangan kaj nekutiman sonĝon, ĉar ĝi rakontis pri lernejo de sana homo, kiel oni diras.
Do komence mi troviĝis hejme kun mia koramiko, kiun mi eĉ ne konis en tiuj tempoj en reala mondo. Neatendite bluhara junulino frapetas fenestron, ĉe kiu mi sidis. Ni bonanime konversaciis, ŝi eĉ kunportis bonegan varman teon… Ĉio por memorigi min, ke mi havas grandan laboron en ĉi tiu lasta lernojaro. Do jes, ni estis samklasanoj en ĉi tiu sonĝo. Mi ankaŭ sciis, ke ŝi ankaŭ laboras kiel virtualulo. En reala mondo virtualuloj ankoraŭ ne ekzistis, kiam mi studis en lernejo… Ĉiuokaze bluhara junulino similis al Hoŝimaĉi Suisej’ (japane: 星街すいせい)…
Kelkaj aliaj homoj aperis kaj mi klarigis, kial mi ĉiam ne faras ion ajn pri tiu laboro ĝis finaj tagoj: mi simple tro multe studas kaj forgesas, vere. Do tio ankaŭ signifas, ke mi faris tion multfoje! Kion? Mi parolas bonvenigon antaŭ koncerto kaj ion antaŭ partoj de ĝi. Esti centro de atento eĉ ne plaĉas al mi en reala mondo
Mi eĉ ne sciis, pri kio mi devas prepari paroladon… Ĉiuokaze ni venis en lernejon, kie mi eksciis, ke mi ankaŭ kantis angle en fino de pasintjara koncerto. Mi ne scipovas kanti!
Ŝajnas, ke en ĉi tiu sonĝo ĉio tio plaĉis al mi. Iom da aliaj eventoj okazis, tamen plej grava temo de sonĝo estis vera amikeco inter homoj, kiun mi ne povas priskribi, ĉar mi volas dormi… Ĉiuokaze sonĝo estis tre nekutima, ĉar kutime miaj sonĝoj pri lernejo estas malagrablaj. Nia klaso en reala mondo estis nek malbona, nek sufiĉe amikeca